post

Ekstertera kontakto 2019

Kion estas esktertera kontakto?

ЄЭ

Ekstertera kontakto estas la kuba versio de la internacia evento paralela universo. Estas renkontiĝo per la sociaj retoj,  ĝi celas esti okazo kie havi momenton por montri per la retoj kion ni faris, faras aŭ faros dum la elektita tago por la E-movado, celas esti nacie momento por havi kontakton kun la diversaj E-grupoj de Kubo kiuj normale ne multe havas kontakton, kaj fari novajn amikojn nacie aŭ internacie.  Ankaŭ ĉiuj kiuj volas montri artaĵojn kaj personajn projektojn rilate al Esperanto estas Bonvolita. La principa ideo estas interŝanĝo de la nacia E-komunumo kaj ĝia disdonado inter niaj amikoj kiuj ne parolas Esperanton.

Pli da celoj:

1-Enŝuti fotojn de via renkontiĝo dum la esktertera kontakto.

2-Montri viajn projektojn por la nacia E-movado.

3-Disdoni ĉion rilate al esperanto por kiuj ne konas ĝin.

4-Informi pri la naciajn rekontiĝojn kaj aranĝojn kiel KERo, JuSKA, Samenjofa Metiejo kaj aliaj.

5-Havi momenton de la provinca grupo aŭ filio por renkontiĝi, aranĝi, promeni kaj ktp…

6-Fari novajn amikojn en Esperantujo, nacie kaj internacie.

7-Plifortigi la interŝanĝon de la nacia movado.

8-Pligrandigi la ĉeeston de la nacia E-komunumo en la retoj.

9-Uzi kaj praktiki Esperanton.

10-Dividi retpaĝojn, ideojn, fotojn, lernojn kaj ktp rilate al Esperanto.

logoo de eventaservo.org

La aranĝo en EventaServo.or

https://eventaservo.org/eventoj/tnv6xSVlhFPK9qaY

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *