Junuloj dum KERo 2019

Ĉi jare kiel parto de la pluraj eventoj kiuj okazis tra la tuta lando la ĉefa estis KERo (Kuba Esperanto-Renkontiĝo). Kiel ĉiam junuloj partoprenas kaj havas plurajn programerojn en ĝi.

Komuna foto 7a KERO 2019_La Hirundoj (Las golondrinas), Santiago de Cuba, KEJO

Interalie la ĉefa estis eksteroficiala komitatkunsido ĉar fakte estis en tute pli ol 20 membroj de nia organizo el kiuj estis 9 komitatanoj kio estis kvorumo! Ni profitis la okazon por decidi pri programo de JuSKA, komitatkunsido, provincaj reprezentantoj, reta agado, lernado de Esperanto ktp. Feliĉe ĉio bone iris kaj ni pretigis (simile al tejo) plian programeron kvankam ĉiam klopodis kunlabori kun la organizantoj kaj ĉeesti la oficialajn kunsidojn, kursojn kaj prelegojn! Raporto pri la aranĝo estas legebla ĉe a retejo de KEA (Esperanto.cult.cu)

Kuba Esperanto-Renkontiĝo

Flanke de KEJO Yoan Michel Rodríguez oficiale parolis dum la nacia komitatkunsido. Li prezentis la jarraporton 2018 kaj parolis pri niaj planoj por 2019 kaj pri la jam farita laboro! En la komitato de KEA fakte estas jam 2 junuloj (Javier Ramos kaj María Lisandra) mankas finfine oficialigi la statuson de KEJO por ke Lázaro ankaŭ estu parto de la komitato kaj tiel havi pli fortan voĉan kaj influon!