Junularo dum la 40a datreveno de KEA

Kiel ĉiam Kuba Esperantista Junulara Organizo aktive partoprenis la programon pro la 40a datreveno de KEA! Partoprenis plurdeko da junuloj kaj la tuta estraro de KEJO ĉeestis eĉ Yoan, kiu venis el Pinar del Río!

Junuloj dum la 40a datreveno de KEA 2019
Junuloj dum la 40a datreveno de KEA 2019

Ari gvidis la aranĝon, Jany ludis gitaron, María Lisandra atentis pri la sociaj retoj, Javier kiel estrarano de KEA reprezentis la junularon kaj Lázaro kiel prezidanto de KEJO instigis ĉiujn al daŭra aktivado ĉefe nun kiam ni organizas la someran programon kaj nian JuSKA.

Post iom da paŭzo en la laboro de KEJO la nuna estraro multe pli intence kaj organizite laboras! Post 40 jaroj da agado ĉe KEA plia rezulto ja estas la junulara sekcio, kiu ekestis en 1990 kaj paneis dum pluraj jaroj sed fortege restartis post la IJK 2010! Ekde tiam ni ĉiam estas ĉe KEA aranĝoj.

Gratulojn al KEA nia tegmenta organizo.