Afiŝo pri ĉiumatena Arboplantado dum JuSKA 2019

Afiŝo de nia ĉijara aranĝo “Arboplantado“. Jam estas kutimo dum niaj naciaj e-aranĝoj planti arbojn, kutimo/tradicio starigita de nia fakgrupo KoNoA (Kubaj Naturamantoj). Ĉijare plia kialo estos la fajregoj, kiuj okazas en la Amazono.

Ĉiumatene ĉiuj estas invititaj je la 8a atm. planti arbon. Ĉiu delegitaro portu plantetojn kaj klarigu kiu ĝi estas, kiel ĝi nomiĝas kaj aliaj tratoj pri la arbo.