post

Esktertera kontakto 2019

Ekstertera kontakto 2019

Kion estas esktertera kontakto?

ЄЭ

Ekstertera kontakto estas la kuba versio de la internacia evento paralela universo. Estas renkontiĝo per la sociaj retoj,  ĝi celas esti okazo kie havi momenton por montri per la retoj kion ni faris, faras aŭ faros dum la elektita tago por la E-movado, celas esti nacie momento por havi kontakton kun la diversaj E-grupoj de Kubo kiuj normale ne multe havas kontakton, kaj fari novajn amikojn nacie aŭ internacie.  Ankaŭ ĉiuj kiuj volas montri artaĵojn kaj personajn projektojn rilate al Esperanto estas Bonvolita. La principa ideo estas interŝanĝo de la nacia E-komunumo kaj ĝia disdonado inter niaj amikoj kiuj ne parolas Esperanton.

Pli da celoj:

1-Enŝuti fotojn de via renkontiĝo dum la esktertera kontakto.

2-Montri viajn projektojn por la nacia E-movado.

3-Disdoni ĉion rilate al esperanto por kiuj ne konas ĝin.

4-Informi pri la naciajn rekontiĝojn kaj aranĝojn kiel KERo, JuSKA, Samenjofa Metiejo kaj aliaj.

5-Havi momenton de la provinca grupo aŭ filio por renkontiĝi, aranĝi, promeni kaj ktp…

6-Fari novajn amikojn en Esperantujo, nacie kaj internacie.

7-Plifortigi la interŝanĝon de la nacia movado.

8-Pligrandigi la ĉeeston de la nacia E-komunumo en la retoj.

9-Uzi kaj praktiki Esperanton.

10-Dividi retpaĝojn, ideojn, fotojn, lernojn kaj ktp rilate al Esperanto.

logoo de eventaservo.org

La aranĝo en EventaServo.or

https://eventaservo.org/eventoj/tnv6xSVlhFPK9qaY

post

Logoo de KEJO

Jam pluraj logooj estis “akceptitaj” kaj uzataj de la kuba junularo pri kio vi sube povas vidi kelkajn sed la oficiala estas tiu ĉi, kiu estas libere uzebla laŭ permesilo CC BY-SA. Versio ekzistas kun subaj tekstoj.

logoo KEJO
Logoo de KEJO (Kuba Esperantista Junulara Organizo)
KEJO logoo kun subaj tektoj

antaŭe okazis konkurso kaj proponoj/ideoj amasis. Profesia dezegnistino de KEA dezegnis la jenan:

malnova emblemo/logoo de KEJO

Koloroj ankaŭ ne estas klaraj por kio vi povas vidi vikipedian artikolon pri la temo: Verdeco de la flago

post

Paralela Universo Havano 2019

Paralela Universo revenas ĉi jare 2019 kun nova elano kaj la deziro de la Junulara movado por organizi pli grandan kaj rete enhavan feston. La aranĝo organizita de Havana e-filio kaj la kuba junulularo okazos en Vedado strato 23 ekde la 2 ptm. interalie manĝo en la glaciejo Coppelia kaj vespera neformala babilado ĉe la Havana moleo. KEA subvencios retkonekton interalie ni festos la 500a jariĝo de urbo Havano! Eksterlandaj gastoj ĉiam estas bonvenaj! Jam ni havis la plezuron renkonti internaciajn esperantistojn en la 3 lastaj PU.

PU en vikipedio (https://eo.wikipedia.org/wiki/Paralela_universo_(esperanto-renkonti%C4%9Do))

PU 2019 ĉe eventa servo (https://eventaservo.org/eventoj/vy7_hmvrre5z-84-)