post

Unua postpandemia junulara Festo en Havano

Post preskaŭ dujara paŭzo en la agadoj de KEJO ni alvokis junulojn al nia unua festo. Kvankam fizikaj ĉeestaj aranĝetoj jam okazis en la nacia sidejo de KEA dum novembro kaj decembro bedaŭrinde ili estis kvazaŭ testoj kaj unuaj paŝoj por reaktivigi la agadojn de la asocio.

3 eksprezidentoj de KEJO (Javier, Ariadna kaj Carlito) kun Carlos kaj Luis Enrique!
En la foto: 3 eksprezidentoj de KEJO (Javier, Ariadna kaj Carlito) kun Carlos kaj Luis Enrique!

Junuloj iugrade aktivis dum pandemio ĉe la reto sed vere ne organizitaj, pluraj el ni partoprenis la retajn kongresojn kiel IJK kaj UK sed apenaŭ agis naciskale. Adapto al la nunaj retaj agadoj ne estis tro facile por ni ĉefe pro la ne tiom facila retkonekta situacio el la lando sed feliĉe nia asocio kaj la nacia ministerio pri Kulturo iom helpas kaj instigas reaktivigi la kulturajn kaj edukajn agadojn al kiuj ni tuj aliĝis.

Kiel parto el tio ni decidis kunigi fortojn kaj organizis la 1-an esperantistan feston de la jaro al kiu estis invititaj preskaŭ la tuta membraro de KEJO en Havano, kelkaj eksmembroj kaj novaj lernantoj/interesitoj. La akcepto estis tuja kaj la partopreno mirinde granda post preskaŭ dujara nur reta agado!

Kadre de la Asembleo de Havanaj Esperantistoj ni ankaŭ diskutis pri nia junularo kaj eblaj agadoj por 2022:

  • Libro Foiro 2022 (prokrastita por aprilo flanke de MINKUL)
  • Somera programo
  • JuSKA (nia nacia aranĝo)

Sen esti tro ambiciaj ni revenas al niaj kutimaj agadoj eĉ se multo estas farenda!