Unua informilo pri JuSKA 2019

KUBA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO

                                                                                                                       Apartado 5120, CU-10500 La Habana, Cuba

+53 7 640 4484 / kejo@esperanto.co.cu / www.esperanto.cult.cu

20an de junio 2019

1a informilo 5a JuSKA 2019

Ĵaudo 10an ĝis lundo 14an de oktobro 2019

Kampadejo Manacal

Carretera a Topes de Collantes, km 7. Manacal, municipio Trinidad,

Sancti Spíritus.

Kampadejo Manacal
Kampadejo Manacal

La estraro de Kuba Esperantista Junulara Organizo (KEJO) invitas vin partopreni en la 5an JuSKA. La aranĝo okazos de la 11a ĝis la 14a de oktobro 2018, en la kampadejo Manacal, kiu estas en la municipo Trínidad (ekster la urbocentro) de la provinco Sancti Spíritus, la kampadejo estas 1a kategorio. La kosto estos $60.00 kubaj pesoj kaj per tio ni garantias:

  • Restadon por tri tagoj.
  • Ekskursojn.
  • Transporto ekde urbo Sancti Spíritus ĝis la kampadejo. (horo anoncotaj).

Se vi loĝas en alia provinco (ne Habano) vi povas sendi la monon al la jenaj kreditkartoj

  • Bandec: 9204 0699 9376 4836 
  • bpa: 9205 1299 7005 9276

Same vi debas sendi per retadreso aŭ poŝto ĉiun informojn pri la pago. Vi ankaŭ povas sendi la monon per poŝtĝiro al Yoan Michel Rodríguez Martínez, Vista Alegre 264 entre Juan Bruno Zayas y Luz Caballero, La Víbora, 10 de Octubre, CP 10500, La Habana.

Ĉiu partoprenanto debas sendi al ni la sekvajn personajn datumojn:

plenan nomon, familnomojn kaj identokartnumeron.

Limdatoj por pagi                                    

Ĝis la 30an de julio             $60.00

Ekde la 30an de julio ĝis la 10an de oktobro    $70.00

La kotizo estas nek repagebla, nek transdonebla, senkonsidere ĉu la aliĝinto ne povas partopreni la aranĝon pro propra volo aŭ pro iu ajn kaŭzo (krom nuligo de la aranĝo pro la organizanto).

Pliaj informoj:

lazaro@esperanto.co.cu

kejo@esperanto.co.cu

Pliajn informojn ni sendos, dankon.

Organizantoj de 5an JuSKA 2019

Junularo dum la 40a datreveno de KEA

Kiel ĉiam Kuba Esperantista Junulara Organizo aktive partoprenis la programon pro la 40a datreveno de KEA! Partoprenis plurdeko da junuloj kaj la tuta estraro de KEJO ĉeestis eĉ Yoan, kiu venis el Pinar del Río!

Junuloj dum la 40a datreveno de KEA 2019
Junuloj dum la 40a datreveno de KEA 2019

Ari gvidis la aranĝon, Jany ludis gitaron, María Lisandra atentis pri la sociaj retoj, Javier kiel estrarano de KEA reprezentis la junularon kaj Lázaro kiel prezidanto de KEJO instigis ĉiujn al daŭra aktivado ĉefe nun kiam ni organizas la someran programon kaj nian JuSKA.

Post iom da paŭzo en la laboro de KEJO la nuna estraro multe pli intence kaj organizite laboras! Post 40 jaroj da agado ĉe KEA plia rezulto ja estas la junulara sekcio, kiu ekestis en 1990 kaj paneis dum pluraj jaroj sed fortege restartis post la IJK 2010! Ekde tiam ni ĉiam estas ĉe KEA aranĝoj.

Gratulojn al KEA nia tegmenta organizo.

post

Esktertera kontakto 2019

Ekstertera kontakto 2019

Kion estas esktertera kontakto?

ЄЭ

Ekstertera kontakto estas la kuba versio de la internacia evento paralela universo. Estas renkontiĝo per la sociaj retoj,  ĝi celas esti okazo kie havi momenton por montri per la retoj kion ni faris, faras aŭ faros dum la elektita tago por la E-movado, celas esti nacie momento por havi kontakton kun la diversaj E-grupoj de Kubo kiuj normale ne multe havas kontakton, kaj fari novajn amikojn nacie aŭ internacie.  Ankaŭ ĉiuj kiuj volas montri artaĵojn kaj personajn projektojn rilate al Esperanto estas Bonvolita. La principa ideo estas interŝanĝo de la nacia E-komunumo kaj ĝia disdonado inter niaj amikoj kiuj ne parolas Esperanton.

Pli da celoj:

1-Enŝuti fotojn de via renkontiĝo dum la esktertera kontakto.

2-Montri viajn projektojn por la nacia E-movado.

3-Disdoni ĉion rilate al esperanto por kiuj ne konas ĝin.

4-Informi pri la naciajn rekontiĝojn kaj aranĝojn kiel KERo, JuSKA, Samenjofa Metiejo kaj aliaj.

5-Havi momenton de la provinca grupo aŭ filio por renkontiĝi, aranĝi, promeni kaj ktp…

6-Fari novajn amikojn en Esperantujo, nacie kaj internacie.

7-Plifortigi la interŝanĝon de la nacia movado.

8-Pligrandigi la ĉeeston de la nacia E-komunumo en la retoj.

9-Uzi kaj praktiki Esperanton.

10-Dividi retpaĝojn, ideojn, fotojn, lernojn kaj ktp rilate al Esperanto.

logoo de eventaservo.org

La aranĝo en EventaServo.or

https://eventaservo.org/eventoj/tnv6xSVlhFPK9qaY

post

Logoo de KEJO

Jam pluraj logooj estis “akceptitaj” kaj uzataj de la kuba junularo pri kio vi sube povas vidi kelkajn sed la oficiala estas tiu ĉi, kiu estas libere uzebla laŭ permesilo CC BY-SA. Versio ekzistas kun subaj tekstoj.

logoo KEJO
Logoo de KEJO (Kuba Esperantista Junulara Organizo)
KEJO logoo kun subaj tektoj

antaŭe okazis konkurso kaj proponoj/ideoj amasis. Profesia dezegnistino de KEA dezegnis la jenan:

malnova emblemo/logoo de KEJO

Koloroj ankaŭ ne estas klaraj por kio vi povas vidi vikipedian artikolon pri la temo: Verdeco de la flago

post

Paralela Universo Havano 2019

Paralela Universo revenas ĉi jare 2019 kun nova elano kaj la deziro de la Junulara movado por organizi pli grandan kaj rete enhavan feston. La aranĝo organizita de Havana e-filio kaj la kuba junulularo okazos en Vedado strato 23 ekde la 2 ptm. interalie manĝo en la glaciejo Coppelia kaj vespera neformala babilado ĉe la Havana moleo. KEA subvencios retkonekton interalie ni festos la 500a jariĝo de urbo Havano! Eksterlandaj gastoj ĉiam estas bonvenaj! Jam ni havis la plezuron renkonti internaciajn esperantistojn en la 3 lastaj PU.

PU en vikipedio (https://eo.wikipedia.org/wiki/Paralela_universo_(esperanto-renkonti%C4%9Do))

PU 2019 ĉe eventa servo (https://eventaservo.org/eventoj/vy7_hmvrre5z-84-)

Junuloj dum KERo 2019

Ĉi jare kiel parto de la pluraj eventoj kiuj okazis tra la tuta lando la ĉefa estis KERo (Kuba Esperanto-Renkontiĝo). Kiel ĉiam junuloj partoprenas kaj havas plurajn programerojn en ĝi.

Komuna foto 7a KERO 2019_La Hirundoj (Las golondrinas), Santiago de Cuba, KEJO

Interalie la ĉefa estis eksteroficiala komitatkunsido ĉar fakte estis en tute pli ol 20 membroj de nia organizo el kiuj estis 9 komitatanoj kio estis kvorumo! Ni profitis la okazon por decidi pri programo de JuSKA, komitatkunsido, provincaj reprezentantoj, reta agado, lernado de Esperanto ktp. Feliĉe ĉio bone iris kaj ni pretigis (simile al tejo) plian programeron kvankam ĉiam klopodis kunlabori kun la organizantoj kaj ĉeesti la oficialajn kunsidojn, kursojn kaj prelegojn! Raporto pri la aranĝo estas legebla ĉe a retejo de KEA (Esperanto.cult.cu)

Kuba Esperanto-Renkontiĝo

Flanke de KEJO Yoan Michel Rodríguez oficiale parolis dum la nacia komitatkunsido. Li prezentis la jarraporton 2018 kaj parolis pri niaj planoj por 2019 kaj pri la jam farita laboro! En la komitato de KEA fakte estas jam 2 junuloj (Javier Ramos kaj María Lisandra) mankas finfine oficialigi la statuson de KEJO por ke Lázaro ankaŭ estu parto de la komitato kaj tiel havi pli fortan voĉan kaj influon!

5a JuSKA

Finfine post multe da planado ni havas pli precisajn informojn pri la ĉi jara renkontiĝo de la kuba junularo. JuSKA okazos kiel planite en Sancti Spíritus kiel tradicie en oktobro de la 10an ĝis la 15an kaj ni atendas ĉeeston de esperantistoj el la tuta lando. Kompreneble ĉeestos komitatanoj, respondeculoj kaj aktivuloj en nia movado.

La programo estos plenplena je kursoj kaj ekskursoj kompreneble ĉio en Esperanto. Prelegoj kiel ĉiam malmultas sed laborsesioj okazos dum la tuta unua tago!

Plia informoj baldaŭ aperos kaj estos anoncitaj ĉi tie.

kuba junulara nacia aranĝo 2019
Afiŝo de la kuba junulara nacia aranĝo!

kontakto: kejo@esperanto.co.cu

@javier