Rakonteto de Lázaro Ochoa

Inter malkonatuloj kaj junaj kelnerinoj mi manĝis la lastajn pasteĉojn kaj trinkis kafon ĉe mia prefera kafejo de Havano, tre proksime al la Nacia kapitolo; kiam mi sentis tiun parfumon, ŝian parfumon. Nemovebla mi estis inter pensoj, preskaŭ magikaj de memoroj kaj revoj, preskaŭ forgesitajn pro multaj jaroj. Mi ne povis daŭri kun mian manĝaĵon aŭ apenaŭ pensi, estis multaj emocioj dum tro malmulta tempo.
Mi sentis malfeliĉa, laca kaj iomete maltrankvila; ne povis kredi ŝian prezenson en tiu loko, en mia loko, kie neniam mi estis kune kun ŝi ĉar ĉiam kredis ke ne estus inda loko pro sia eleganteco. La odoro ludis kun miajn sensojn, estis kiel se mi povus tuŝi ŝin; sia virina imagaĵo, bela kaj blonda estis prescaŭ reala en mia menso.
Poste de tiom jaroj, jam mi forgesis ŝian visaĝon, sed en tiu momento mi povis vidi ŝin kiel se estus la unua fojo. Dankon al Dio mi sciis ke estus nur malbona ludo de mia menso. Sed ankoraŭ mi sciis ke tiu estis ŝia parfumo, sciis ke ne estis ebla sia prezenso en tiu loko. Ŝi foriris al Usono de multaj jaroj antaŭe kaj se revenus, ne venus al la plej malkonata kafejeto de Havano.
Kiam fine mi sentis mian koron kaj miajn sensojn estis plene normalaj, kaj ŝia imagaĵo malaperis; mi decidis lasi la lokon kie apenaŭ mi povis havi oksigenon ĉar ŝia aromo estis plene en la aero.
Mi pagis mian fakturon, kaj time estaris, time pro la eblo de ke ŝi estus tie… sed ne, eĉ nek estis blondulino en la salono, tiel mi pensis. Kiam mi eliris al la strato, la klimo estis malvarmega, la ŝielo havis multajn nubojn kaj mi pensis ke ĝi ne estis sufuŝe granda, almenaŭ ne por la nuboj.
Subite, mi aŭskultis malfortan vokon kiu pronocis mian nomon per glaca voĉo… kaj… ŝia hararo jam ne estis blonda.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *