Rakonteto de Lázaro Ochoa
Plene sen zorgon, ambaŭ ĝuas de la plejn grandan plezuron ke nur povas eksisti inter du korpoj kiuj volas senti la miro de la amoro. Ili tuŝas kaj ĝuas siajn korpojn sen koni pri mia kaŝa ĉeesto inter la altaj herboj. Mia kamuflo inter la plantoj kaj arbustoj permesis min vidi sen temi, ĉar neniu povus vidi min. Tiu spektaĵo estis vere bela momento, la natura amo sen artifikoj ĉiam estis mia prefera teatraĵo.
Ama teatraĵo digna de aperi en la plej grandaj kaj famaj teatroj de la mondo, digna de aperi en ĉiu kinejo de ĉiu lando kiel vera ĉefverko. Tiu momento estis nur dankon al la perfekta lerto por ami ke Dio donis al ĉiu kreitaĵo sur la tero, kaj hodiaŭ mi estas atestanto de tio. Vidi por mi estas kiel partopreni, mi sentas min kiel se estus parto de la natura danco, de la biologiaj deziroj.
Poste kelkaj minutoj —por mi preskaŭ eternaj minutoj— jam mi ĉio konis pri la konduto de la pasia paro. Sed, subite la virina figuro kruele mordas la kapon de sia paro, granda peco de haŭto elŝiras de sia visaĝo. Nur ekas, kaj multaj mordoj elŝiras multajn aliajn pecojn de haŭto kaj muskoloj. Strange sia vira paro nenion sentas —almenaŭ tio aspektas— kaj la seksumadon normale kontinuigas. Mi konfuze eliras de inter la altaj herboj, jam ili vidas min sed nenion faras.
Krude, per miaj ŝuoj mi kunpremas ilin kontraŭ la grundo ĝis senti kiel eksplodas siajn malfortajn korpojn, kaj siaj internaĵoj estas sterko por la tero.
—Definitive, la entomologio ne estas por mi!